Cxi tio traduko estis farita de mi
kiel ekzercio en Esperanto.
Mi certas ke gxi entenas
multe da eraroj, do
mi ne ofendigxos, se
vi montros ilin al mi.
V.I.
Kiel savigxis la mondo.
Stanislav Lem.
(traduko el la pola lingvo)
Iam konstruanto Trurlo kreis masxinon, kiu povis
fari cxion komencigxantan de litero "N". Kiam gxi estis preta,
li ordonis gxin por provo fari Najlojn, poste meti
ilin en Nacelojn, kiujn gxi ankaux kreis, poste loki cxion al speciale
farita Nicxon, cxirkauxita per Nadloj, Numeroj kaj Nuksoj.
La masxino plenumis cxion senriprocxe, sed Trurlo ankoraux ne
tute certis, ke gxi estas bonorda, tial gxi devis vice fari
Nimbojn, Neuxtronojn, Nazojn, Nimfojn kaj Nitrogeniumon.
La lastan gxi ne povis, kaj zorgoplena Trurlo postulis
eksplikojn.
- Mi ne scias, kio tio estas, - klarigis la masxino. - Mi ne
auxdis ion similan.
- Kiel? Ja tiu cxi estas azoto. Tia elemento, gaso...
- Se gxi nomigxas "azoto", sekve gxi estas de "A", sed mi
povas fari nur de "N".
- Sed latine gxi nomigxas "nitrogeniumo".
- Kara mia, - diris la masxino. - Se mi povus fari cxion
de "N" en cxiu estanta lingvo, mi estus Masxino Kiu
Povas Cxiun De Tuta Aboco, cxar cxiu ajxo en iu lingvo
nepre komencigxas de "N". Vi volas tro multan. Ja mi ne povas
fari cxion, ke envagas en vian kapon! Azoto ne estos.
(1) - Bone, - diris Trurlo, kaj ordonis gxin fari Nubon. Gxi tuj
tion faris - malgrandan, sed perfektan blankan. Tiam Trurlo alvokis
konstruanton Klapauciuso, prezentis lin al la masxino kaj tiom
longe lauxdegis gxiajn neoridinarajn kapablecojn, ke
Klapauciuso profundanime koleris kaj petis permeson mendi mem ion al gxi.
- Faru la komplezon! - diris Trurlo. - Sed tio devas esti de "N".
- De "N"? - demandis Klapauciuso - Bone. Gxi faru Natursciencon.
- La masxino ekzumis, kaj momente la placo antaux la domo de Trurlo
ekplenigxas per amaso de sciencistoj. Ili frotis siajn fruntojn,
unuj skribis en dikaj libroj, la aliaj sxiris tiujn cxi librojn
je pecoj, fore vidigxis ardintaj lignofajroj en kiuj rostigxis
martiroj de scienco, tie kaj cxie io eksplodis, ia strangaj fungaformaj
nuboj aperis, cxiuj parolis samtempe, tial oni ne povis
kompreni ecx unu vorton, kaj de tempo al tempo oni konsistigis
raportleterojn, memorandojn kaj aliajn dokumentojn, aparte, apud piedoj
de babilantaj, sidis iom maljunuloj-ermitoj kaj seninterrompe
skribis ion per perla skribmaniero en pecoj de kaduka pergameno.
- Do kiel, ne malbone, cxu? - fiere kriis Trurlo - Rekonu, cxi tio estas
preciza portreto de naturscienco!
- Sed Klapauciuso ne kontentigxis.
- Cxu cxi tio amaso estas naturscienco? Naturscienco estas io
tute nesimila!
- Cxiokaze diru, bonvolu, kio gxi estas, kaj la masxino tuj gxin faros! -
indignis Trurlo. Sed Klapauciuso ne sciis, kion diri, kaj deklaris, ke donos al
la masxino du taskojn plu, kaj se gxi venkos ilin, do li rekonos, ke
gxi estas bonorda. Trurlo konsentis, kaj Klapauciuso ordonis la masxinon fari
Ne-tion.
- Ne tio! - kriis Trurlo- Cxu iu auxdis ion similan! Kio tio estas?
- Cxi tio signifas - alia flanko de cxiu, - trankvile respondis
Klapauciuso. - Reversi, aliflankigi - cxu vi ne auxdis pri tio neniam? Nu, ne
sxajnigu sin. Hoj, masxino, komencu la laboron!
Sed la masxino jam delonge laboris. Antauxe gxi faris
antiprotonojn, poste antielektronojn, antineuxtronojn,
anteneuxtrinojn, kaj tiom longe senlace laboris, ke
kreis nekalkuleblan kvanton da antimaterio kaj malrapide komencis
el gxi, simila al strange glimanta nubo en cxielo, formi antimondon.
- Hm, - diris Klapauciuso, tre malkontenta. - Do cxi tio estas Ne-tio? Ni supozu...
Ni traktu ke gxi venkis... Sed jen tria tasko por gxi. Masxino!
Vi devas krei Nenion.
Longe la masxino staris senmove. Klapauciuso jam kontente frotis lian manojn. Sed
Trurlo diris.
- Do kio okazis? Vi ordonis gxin fari nenion, do gxi ne faris ion.
- Nevere. Mi ordonis gxin fari Nenion, kaj tiu cxi estas tute
nesimila!
- Kion vi diris? Fari nenion kaj ne fari ion estas la sama.
- Cxu? Gxi devas fari Nenion, sed anstataux ne faris tion -
sekve mi venkis. Cxar Nenio, mia multesagxega amiko - tio estas
ne ia nenio, produkto de pigro kaj nenifarado, sed agema kaj aktiva
Neestado, tio estas perfekta, unueca, cxieloka kaj supera Nenio mem.
- Ne mistifiku la masxinon! - kriis Trurlo, sed cxi tiam eksonis
gxia propra kupra vocxo:
- Cxesu malpaci en tia minuto. Mi konas, kio estas Nenio, Neestado
aux Neesto, cxar tia cxi ajxoj, same kiel Neekzistado, komencigxas de "N".
Pli bone rigardu finfoje al la mondo, cxar tuj gxi malaperos.
Vortoj kvazauxmortis en lipoj de la surprizitaj konstruantoj.
La masxino reale faris Nenion, kaj faris tion per sola ebla
metodo - sinsekve neniigante diversajn ajxojn, kiuj
cxesis ekzisti, kvazaux neniam estis. Gxi jam neniigis
natagxojn(2),
nupakojn, nurkovetojn, nudalojn, nalusxojn,
nesxtupilojn kaj nudasojn.
Intertempe anstataux neniigo, likvido, forigo,
ekstermado kaj malpligrandigo gxi faris pligrandigon kaj aldonon,
cxar gxi neniigis sinsekve netauxgecon, neakravidecon,
nedelikatecon, nenaturecon kaj nedeziron. Sed poste denove
komencis plimultigxi cxirkaux ili fauxkantaj malplenoj.
- Oj! - diris Trurlo. - Mi timas, ke tio cxi povas finigxi
malbone!
- Ho, ne timu, - diris Klapauciuso. - Ja vi vidas, ke gxi
ne faras plenan Nenion, sed nur neniigas cxiajn ajxojn de "N",
Nenio ne estos farita, kaj via masxino ne tauxgas.
- Tio cxi nur sxajnas al vi, - kontrauxdiris la masxino. - Mi
efektive komencis el ajxoj de "N", cxar tio estas
pli kutima por mi, sed unu faro estas krei ajxon kaj tute alia -
neniigi ilin. Mi povas neniigi cxion ajn, tial ke mi scipovas
fari absolute cxion, nur se tio komencigxas de "N", sekve Nenio estas
bagatelo por mi. Tuj ne estos nek vi, nek cxio ceteroj,
tial bonvolu, Klapauciuso, diru ankoraux rapide, ke mi vere estas
universala masxino kaj plenumas orderojn lauxdece,
se ne volas malfruigxi.
- Sed tio... - komencis timiginta Klapauciuso, kaj en tiu momento
li ekvidis, ke vere ne nur de "N" komencis neniigxi objektoj:
cxar cxesis cxirkauxigi ilin kambuziloj, strengeroj,
elbotaroj, rongxingoj, bamiloj, klokoj
kaj pusxujoj.
- Haltu! Haltu! Mi abolas mian ordonon! Cxesu!
Ne faru Nenion! - ekkriis per la tuta gorgxo Klapauciuso,
sed antauxe ol la masxino ekbremsis, malaperis ankoraux
vogiloj, kracoj, filidronoj kaj svenaroj.
Nur tiam la masxino haltis. La mondo aspektis tute hororigante.
Speciale difektigxis cxielo: oni povas vidi en gxi
nur solajn punktojn de steloj, sed ne postsignojn
de gxisnunaj elbotaroj kaj stelnastoj, kiuj antauxe tiel
beligi la firmamenton.
- Grandaj cxieloj! - ekkriis Klapauciuso. - Kaj ja kie estas
kambuziloj! Kie estas miaj amataj harbetoj!
Kie estas mildaj pusxujoj!
- Ili ne ekzistas, kaj jam neniam ne estos, -
respondis la masxino. - Mi plenumis, kaj pli precize,
komencis plenumi, nur tion, kion vi min ordonis.
- Mi ordonis vin krei Nenion, sed vi... vi...
- Klapauciuso, vi aux estas malsagxulo, aux malsagxulon afektas. -
diras la masxino. Se mi kreus Neestadon tuje,
per unu etapo, do cxesus ekzisti cxio, tio estas
ne nur Trurlo kaj cxielo, kaj Kosmo, kaj vi, sed ecx
mi. Do kiu, propre, kaj al kiu povus en tiu kazo
diri, ke la ordono estas plenumita kaj mi
estas bonorda masxino? Kaj se neniu tion al neniu
dirus, do per kia maniero mi, kiu ankaux ne ekzistus,
povus ricevi decan por mi kontentigon?
- Tiel estu, ni ne parolu pri tio plu - diris Klapauciuso.
Jam nenion de vi ne volas, bonega masxino,
nur petas, faru harbetojn, cxar sen ili mia
vivo min ne gxojas.
- Mi ne scipovas tion, cxar ili estas de "H", - diris
la masxino. - Cetere, mi povas denove krei
Neakravidecon, Netauxgecon, Nenaturecon,
Nedelikatecon, Neanstatauxigeblon, Nedeziron kaj Neaplikeblon,
sed de aliaj literoj bonvolu el mi nenion ne atendi.
- Sed mi deziras, ke estu harbetoj! - ekkriegas Klapauciuso.
- Harbetojn ne estos, - diris la masxino. - Bonvolu,
rigardu al la mondo, kiu estas plena de grandegaj
nigraj truoj, plena de Neestado, kiu plenigas
senfundaj abismoj inter steloj, kiel cxio cxirkauxe
igxas trapenetrita per gxi, kiel embuskas gxi malantaux
cxiu floko de estajxo. Tio estas via faro,
mia enviulo. Mi ne pensas, ke estontaj generacioj
vin pro tio benos.
- Eble, ili ne ekkonos... Eble, ili ne rimarkos... - prononcis
paligxanta Klapauciuso, enrigardante nekredeme al malpleno de
nigra cxielo, kaj ne trovante en si kuragxon ecx
rigardi al okuloj de lia kolego. Lasinte Trurlon apud
la masxino, kiu scipovas fari cxion de "N", li kasxe revenis
hejmen, kaj la mondo gxis nun restas trapenetrita per
Neestado, kiel gxin dum la ordonita neniigado haltigis Klapauciuso.
Kaj cxar neniu sukcesis konstrui masxinon por
iu alia litero, oni antauxtimas, ke ne estos
jam neniam tiaj belagaj ajxoj, kiel
pusxujoj kaj harbetoj - por eternaj tempoj.